4ª. REGIONA RENKONTIĜO DE ESPERANTO – BAURU

Escrito por em May 8, 2012 em Blog, Movado | 265 comentários

4ª. REGIONA RENKONTIĜO DE ESPERANTO – BAURU

4ª. REGIONA RENKONTIĜO DE ESPERANTO
                                   BAURU
                         7ª. – 8ª. JULIO 2012
ĈEFTEMO: ESPERANTO KAJ CIVITANECO
UNUA BULTENO

Konsiderante, ke en Julio ne okazos la Brazila Kongreso de Esperanto, kiu ekde ĉi tiu jaro realiĝas en Januaro, ni decidis havigi opcion al la esperantistoj, organizante la 4ª.n Regionan Renkontiĝon, en Bauru.

Same kiel la Ŝtata Kongreso de 2009, tiu esperanta evento okazos sub aŭspicio de Centro Hermes de Educação, ligita al FGV-Fundação Getúlio Vargas, kiu denove disponigos al ni siajn komfortajn kaj modernajn instalaĵojn.

Post la renkontiĝo estos feritago (9ª. de Julio), ebligante al la partoprenintoj trankvilan revenon al siaj loĝlokoj aŭ ĝuon de vidindaĵoj de Bauru kaj de turismaj najbaraj urboj, kiel Barra Bonita kaj Brotas.

 

 

RENKONTIĜEJO

Centro Hermes de Educação – Avenida Getúlio Vargas, 7-55, sala 9 – Jd. Aeroporto – Bauru/SP (http://www.centrohermes.com.br/fgv/Portugues/lisUnidade.php?codunidades=3)

 

 

PROVIZORA PROGRAMO

 

8ª. de Julio – sabato

9h00 – 10h00 – Akceptado

10h00 – 12h00 – Prelegoj

12h00 – 14h00 – Tagmanĝo

14h00 – 18h00 – Prelegoj, konversacia rondo, fulmkurso

18h00 – 20h00 – Vespermanĝo

20h00 – 22h00 – Solena malfermo, prelego pri la ĉeftemo, artaj prezentadoj

 

9ª. de Julio – dimanĉo

9h00 – 12h00 – Debato pri la ĉeftemo, prelegoj, fulmkurso

12h00 – Fermo, tagmanĝo

 

Jam konfirmis partoprenon la jenaj prelegantoj:

AYLTON GUIDO COIMBRA PAIVA (Esperanto: kulturo por paco)

FRANCISCO STEFANO WECHSLER (Machado de Assis – eminenta satiristo)

JOSÉ MAURO PROGIANTE (Hipatia el Aleksandrio – filozofio kaj martiriĝo)

LUIS GUILHERME SOUTO JARDIM (Esperanto kaj kulturo)

OSMAR DA SILVA ALVES (Lia nomo estas Francisko)

RODRIGO AMARAL PAULA DE MÉO (Teorioj de konspirado)

SILVIO MOTTA MAXIMINO (Esperanto kaj konscia civitaneco)

 

ALIĜOJ

Por aliĝi sufiĉas sendi retmesaĝon al esperantobauru@yahoo.com.br, informante nomon kaj loĝurbon.

Aliĝkotizo: 20 realoj, pagebla en la akceptado.

 

 

LOĜADO

Bauru estas mezgranda urbo (ĉ. 380.000 loĝantoj), kun diversnivelaj hoteloj, konsulteblaj ĉe

www.hoteisembauru.com.br

www.hotelinsite.com.br/procura/resultado.asp?cid=BAURU

Specialaj prezoj por la tagoj de nia renkontiĝo ofertis ĝis nun HOTEL REAL (telefonnumeroj (14) 8163-4005, 3202-9249, 3202-9251, real@hotelrealbauru.com.br, de R$ 90,00 (unulita ĉambro) ĝis R$ 47,00 (kvarlita ĉambro)).

 

 

MANĜADO

En la najbaraĵo de la renkontiĝejo troviĝas multaj kaj diversprezaj restoracioj, kies adresoj estos liveritaj al la aliĝintoj en la akceptado.

 

 

ALIAJ INFORMOJ

esperantobauru@yahoo.com.br

(14) 9702-9567 – José Mauro Progiante

 

Comentários estão fechados.