Podcast

La nudpiedula fakultato

La nudpiedula fakultato
Play

Facila Vento
http://facila.org/?p=1578

 

Mi volas konduki vin en alian mondon.  Mi volas paroli pri 45-jara historio pri amo kun la malriĉuloj, vivantaj per malpli ol dolaro tage. Mi iris al multe-kosta lernejo en Hindujo, kiu preskaŭ mal-helpis min. Mi estis tute pretigita por iĝi instruisto, kuracisto… mi povis elekti.

En 1965 mi iris al Biharo, kie en Hindujo regis la plej grava malsatego kaj mi unuafoje vidis malsategon, morton, homojn mortantajn pro malsatego. Tio ŝanĝis mian vivon. Mi revenis hejmen kaj diris al mia patrino:”Mi volas loĝi kaj labori en vilaĝo.” Mia patrino preskaŭ svenis.

Leia mais

RV195 (2012.11.03)

RV195 (2012.11.03)
Play
Radio Verda
http://radioverda.com/programoj/2012/11/3/rv195-20121103.html

  • Rigardi bestidojn helpas produktivon
  • Afrika frukto: plej brila vivaĵo
  • Preventi cerbatakon per ĉokolado?
  • Belugo imitas homan voĉon
  • Kajto – Estu vi mem

Rigardi bestidojn helpas produktivon

Pasigi tempon ĉe la laborejo rigardante fotojn de dolĉaj bestoj povus esti avantaĝe al la firmao. Tion sugestas nova japana esploro.

Esploristoj ĉe la Universitato Hiroŝima okazigis serion da testoj por ekscii la influon de kontakto kun amindaj bestoj sur produktiveco kaj taskoplenumado ĉe homoj. Oni trovis ke la efiko sufiĉe pozitivas.

Leia mais

La magio de “Casablanca”

La magio de “Casablanca”
Play

http://peranto.posterous.com/

En ĉi tiu jaro 2012, la kinoamantoj en la tuta mondo celebras jubileon de ĉefverko de la kinoarto. Antaŭ 70 jaroj spektantoj unuafoje eklarmetis, vidante sur la ekrano, ke aviadilo forflugas portante belan virinon kaj lasante surtere amantan ĉarmulon. En 1942, dum mondmilito furiozis en Eŭropo, Hollywood produktis filmon, kiu markis por ĉiam la kulturon de la 20-a jarcento: “Casablanca”. Ĝis nun, ne eblas resti indiferenta al la magio de tiu ikono de romantiko. La magnetismo de la paro de ĉefgeaktoroj,  la neforgesebla muziko,  la arte esprimpova nigreblanka fotografio kaj la lerte konstruita historio faras ĝin preskaŭ perfekta. Kompreneble, kompare kun la nuntempa tekniko de filmofarado, ĝi aspektas eble iom naiva kaj simpleca, sed ĉi tio nur aldonas pli da nerezistebla allogo al la filmo.

Leia mais

Reala travivaĵo aŭ sonĝo?

Reala travivaĵo aŭ sonĝo?
Play

Aŭtuna scenejo: eta stacidomo de urbeto norde de Viĉenca, en nordorienta Italujo inter Verono kaj Venecio, dek kilometrojn malproksime de la domo de miaj gastigantaj parencoj, pli-malpli je la naŭa matene. La malgranda stacidomo troviĝas meze de tutebena kamparo for de iu ajn domo. La ĉielo estas hele griza; aŭdeblas pepado de birdoj kaj, de malproksime, brueto de trafikigata aŭtoŝoseo.

La pordoj kaj fenestroj de la stacidometo estas fermitaj kaj la loko estas tute senhoma; ĝin ja vizitadas nur laboristoj je fiksitaj horoj por veturi al kaj el la urboj. Flanken irante mi atingas la kajon inter la konstruaĵo kaj la ununura trako, kiu rekte etendiĝas norden kaj suden tra la kamparo. Mi venis ĉi tien por atendi esperantistan amikon. Mankas ankoraŭ 20 minutoj al la alveno de la elsuda trajno, kiun mi atendas. Por min sidi, mi alproksimiĝas al la benko apud la stacidoma muro kaj tiam mi rimarkas sur ĝi, nigran ŝtofvalizeton, ŝajne ujon por filmokamerao âu profesia fotilo.

Leia mais

Pilko el bambuo eksplodigas minojn

Pilko el bambuo eksplodigas minojn
Play

http://peranto.posterous.com/

Elmigrinta afgano disvolvis globon kiu povus solvi la mondskalan problemon pri teraj minoj. Kaj la popecaj kostoj estus nur 40 eŭroj.  Ĝis nun la sendanĝerigo de mino kostis 1200 eŭrojn.

La “Mine Kafon” moviĝas per la nura forto de la vento kaj ruliĝante eksplodigas terajn minojn.

Sian infanaĝon pasigis Massoud Hassani en Afganistano. La hodiaŭa 29-jarulo plenkreskis en lando en kiu la milito estis reganta faktoro de la civila ordo. Liaj infanaj ludiloj en tio ne prezentis escepton. Kiu ludas en la dezerto, troviĝas meze de milito – eĉ se ne plu okazas bataloj. Teraj minoj krevigis liajn ludilojn. Kaj tiuj minoj ne nur en

Afganistano kostis sennombrajn homajn vivojn.

Kiel junulo Hassani elmigris al Nederlando. Hodiaŭ li tie laboras kiel produktodezajnisto – kaj kunigas sian pasintecon kun la nuntempo. Li disvolvis rimedon kiu baziĝas

Leia mais

Korvarmiga kunveno en Prago

Korvarmiga kunveno en Prago
Play

http://peranto.posterous.com/

Mia alvoko en la sonartikolo “Vizitoj al najbaraj ĉefurboj” antaŭ unu monato estis sukcesa. Mi tie ja anoncis mian intencon viziti la urbon Prago ankoraŭ dum decembro. Kaj jen venis pozitiva reago: Kontaktis min s-ro Jiři Patera kiu prizorgas la E-klubon de Prago kaj li invitis min paroli pri la Esperanta Retradio en la festa klubkunveno la 13-an de decembro.

 

Leia mais