Kial subskribi peticion por Esperanto kiel opcio en la LDB

KIAL SUBSKRIBI PETICION POR LA APROBO

DE LEĜOPROPONO KIU ENKONDUKOS ESPERANTON

KIEL NEDEVIGATA LERNOBJEKTO

EN LA BRAZILAJ MEZLERNEJOJ.

 

 

 

Mi prezentas miajn konsiderojn pri leĝopropono de la brazila Senatano Cristovam Buarque por enkonduki Esperanton en La mezlerneja studkadro kiel nedevigata lernobjekto. Mi iel ŝuldis tiujn konsiderojn ne nur al homoj kiuj petis tion de mi, sed al mi mem. Ĉar estas videble ke kelkaj (ne malmultaj) geesperantistoj en Brazilo kaj verŝajne en aliaj landoj konsideras tiun iniciaton de la menciita Senatano kiel mistrafan. Konsekvence ili konsideras ankaŭ mistrafan nian peticion aperintan en AVAAZ, por ke la esperantistaro subtenu tiun iniciaton.

 

 

 

Kia leĝopropono estas tia de Senatano Cristovam Buarque?

 

 

Unue iom da necesaj geografiaj klarigoj

 

En Brazilo, kiu estas federacia respubliko, la politika organizo sinprezentas tiel: la municipoj estas la juraj teritorioj de la ŝtatoj (provincoj). Urboj estas la sidejojn de la municipoj kiuj samnomas al ili. La lando formiĝas je ŝtatoj krom la federacia distrikto (kiu samrangas al la ŝtatoj). Por ke la eksterlandanoj pli klare komprenu, Brazilo havas 26 ŝtatojn (provincojn) kaj unu Federacian Distrikton (kie lokiĝas la ĉefurbo de la lando). Nuntempe Brazilo havas 5.570 municipojn.

 

Brazilo estas lando havanta 8.514.876 km² (ok milionoj, kvincent dek kvar mil, okcent sepdek ses kvadratajn kilometojn).

 

 

Nun, iom da historiaj klarigoj

 

Ekde de la dua mondmilito, pro la establigita politika partnereco kun USONO, kies historiaj detaloj mi ne pritraktos ĉi-tekste, Brazilo vaste enkondukis la intruadon de la angla lingvo. La fenomeno pri tiu amasa disvastigado de la angla en Brazilo ne rilatiĝis al la tiutempa revata internacieco de la angla, sed nur al politikaj kialoj. Kaj la vortoj “politikaj kialoj” ja signifas ĉi-kuntekste kaj monaj kaj ekonomiaj kaj potencaj kialoj flanke de la tiama brazila registaro. Dank’al tiu partnereco, Brazilo faris grandajn monŝuldojn ĉe USONO. Historia tempo ironie nomata de brazilaj historiistoj kiel “brazila miraklo”.

 

Estas grave kompreni tiun historian scenon por kapti kial tiel forte oni enkondukis la intruadon de la angla en Brazilo, malgraŭ ĝi ne estas lingvo oficiala en la lando. En la vero, tiu instruado celis plurajn aferojn rilatiĝantajn al “povo”, sed ne propradire celis kapabligi la lernantaron scipovi la anglan. Tiamaniere ke en ĉiuj lernejoj en Brazilo oni havas la anglan kiel lernobjekto sed neniu lernejo sukcesas sukcese instrui ĝin.

 

 

Iom pri la brazila leĝa strukturo.

 

Brazilo havas Konstitucion (la nacia leĝara ĉarto; la ĉefa leĝaro), sub kiu ĉiuj aliaj leĝoj estas. La ŝtatoj havas siajn leĝojn kaj la urboj ankaŭ havas proprajn leĝojn. Por kompreni, la urboj estas ankaŭ sub la leĝoj de siaj ŝtatoj kaj sub la leĝaro de la lando (konstitucio).

 

Kelkaj fakoj estas regataj nur de aliaj naciaj leĝoj kiuj estas, siavice, sub la Konstitucio, sed ankaŭ estas la ĉefaj leĝoj por tiuj fakoj, kiel ekzemple na Brazila Punkodo. Tiel estas la nacia leĝo pri edukado, kiu nomiĝas “Lei de Diretrizes e Bases da Educação Nacional” (Leĝo pri direktricoj kaj Bazoj por la Nacia Edukado), konata ankaŭ per la mallongigo “LDB”. La ŝtatoj havas kelkajn leĝojn pri edukado kaj ankaŭ la municipoj havas siajn leĝojn pri tio, sed NENIU ŝatata aŭ municipa leĝo rajtas kontraŭi la ĉefan nacian leĝon pri edukado, LDB. Tiu ebleco krei proprajn leĝojn ekzistas por agordi la lokajn edukagadojn al la lokajn sociprofilojn. Sed, la direktricoj kaj bazoj nepre devas esti la samaj por la tuta lando. Kiu montras tiujn direktricojn kaj bazojn estas LDB.

 

Pro tio ni, edukistoj, diras ke LDB estas kvazaŭ la brazila Konstitucio por edukado.

 

 

Nun pri la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque

 

Senatano Cristovam Buarque proponis aldonon al Leĝo pri direktricoj kaj Bazoj por la Nacia Edukado (LDB), kiu hodiaŭ agnoskas nur du lingvajn kategoriojn: la nacian lingvon (portugalan) kaj “modernajn fremdajn lingvojn”. Por la mezlerneja instruado, LDB postulas la nacian lingvon, unu modernan fremdan lingvon, devigate, kaj opcie duan lingvon. La teksto de LDB diras laŭlitere: “Estos inkludata unu modernan fremdan lingvon, kiel devigata lernobjekto, elektita de la lerneja komunumo, kaj unu dua, en opcia trajto, laŭ la disponeblecoj de la institucio” (Será incluída uma língua estrangeira moderna, como displina obrigatória, escolhida pela comunidade escolar, e uma segunda, em caráter optativo, dentro das disponibilidades da instituição).

 

Pro la aldona konjunkcio “kaj” ĝustas por la LDB-teksto “kaj unu dua“, la komprenon “duan modernajn fremdajn lingvojn”. Aŭ, pli klare, iu dua lingvo el la sama kategorio antaŭe menciita en la teksto, nome, “moderna fremda lingvo”.

 

Kelkaj homoj diras ke LDB jam permesas la enkondukon de Esperanto kiel tiu “dua lingvo”, sed ne. Estas klare pri kiu LDB-teksto parolas: pri moderna fremda lingvo. Sed, Esperanto ne estas “fremda”. Esperanto estas ja moderna sed INTERNACIA lingvo. Ne fremda lingvo, nome, lingvo kiu apartenas al alia lando aŭ gento.

 

Kompreneble oni skribis tiamaniere la tekston de LDB ne por kontraŭstari Esperanton, sed ĉar oni simple supozis ke en la mondo estas naciaj kaj fremdaj lingovoj nur. Oni simple ne rezonis pri tiu alia lingva ebleco.

 

Tiu “manko” fariĝas por ni ŝancon aperigi la nomon de Esperanto en la LDB-teksto.

 

Senatano Cristovam Buarque ne proponis simplan aldonan leĝon, minicipan leĝon, ŝtatan leĝon, sed aldonon al La Nacia Leĝo pri edukado. Tiu aldono efikos en la tuta lando, ĉe ĉiuj lernejojn de la tuta lando.

 

 

Kio timas tiuj kiuj kritikas la leĝoprojekton de Senatano Cristovam Buarque?

 

Ili ĝenerale timas ke la neceso pri Esperanto-instruistoj kresku tro rapide kaj ke pro manko de tiuj profesiuloj ni spektu la fiaskon de Esperanto en Brazilo.

Kelkaj pledas pri efektivaj agadoj flanke de la esperantistaro antaŭ ol klopodi enkonduki la instruadon de Esperanto en LDB. Sed, ili ne diras, ekzemplas, sugestas, proponas, efektive kiaj agadoj estus tiuj agadoj. La pledantoj ne klarigas kiel fari pli ol jam faras la senmona, senrimeda movado. Oni ripetadas paroladon sed sen celecon. Estas rutineca teoriado sen minimuma strebo iel realaĵigi ĝin.

 

Bone, jen, la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque estas efektiva ago; la peticio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto (CBLIE) ankaŭ estas efektiva ago; la konstantaj kontaktoj kun Deputitoj, kun Senatanoj kaj kun kabineto de Senatano Cristovam Buarque, cele al la aprobo de tiu leĝoprojekto estas efektiva ago; la partopreno de CBLIE en lingvistika seminario en Universitato de San-Paŭlo, kun prezento de laboroj pri Esperanto kiuj estis publikigitaj de USP kaj de CBLIE poste (verkoj elŝuteblaj ĉe Fejsbuko de CBLIE kaj ĉe ĝia retpaĝaro) estas efektivaj agadoj. Aliaj laboroj senlace faritaj de ni kaj de kelkaj aliaj, kiel ekzemple instrui Esperanton en Universitatoj, efektive estas “agado”, sed plendi sen ion fari aŭ pledi sen klare proponi, ne estas agado.

 

 

Kiel ni vidas kaj komprenas tiun leĝoproponon?

 

Pro la grando de Brazilo, raportita ĉi-supre, tute ne eblas hodiaŭ trovi monon por pagi efikan propagandon por konigi al la grandega brazila socio (pli ol 201 milionoj da enloĝantoj) pri la ekzisto de Esperanto. Jes, mi diras “informi simple pri ĝia ekzisto”, ĉar la plimulto en nia socio eĉ ne scias pri la ekzisto de Esperanto. Aliaj kiuj jam aŭdis paroli pri Esperanto, ĝenerale ricevis fuŝajn informojn pri la lingvo, kiel ekzemple, “lingvo religia”, “lingvo mortinta”, “pralingvo”, “lingvoprojekto kiu ne efektiviĝis”, “artifika lingvo”, “uninversala lingvo (lingvo kies celo estas anstataŭi la etnaj lingvoj)” kaj aliaj misdifinoj.

 

Se oni aprobos tiun leĝoprojekton ni havos tute senpagan propagandon faritan de la propra leĝo tra la tuta lando. Ĉiuj direktoroj de lernejoj, liceestroj, kunordigantoj de lernejoj, havas la profesian neceson kaj devigon legi la LDB-on. Ĉiam kiam io nova aperas en LDB, la lernejojn ricevas averton de Ministerio pri Edukado kaj ili devas ekscii pri tiu novaĵo. Tio signifas ke tra la tuta lando, en ĉiu lernejo de la 5.570 municipoj, kaj publikaj kaj privataj, ĉiuj lernejestroj ekscios samtempe pri la ekzisto de Esperanto. Kaj la plimulto, zorgemaj pri siaj profesioj tuj ekpensos “hmm Esperanto… Kio Esperanto estas? Mi devas esplori por klarigi al mia skipo, al la instruistoj de mia lernejo kiuj estas sub mia estrivo” kaj tuj serĉos en Google informojn pri Esperanto.

 

Do la unua pozitiva efekto de la aperigo de “Esperanto” en la teksto de LDB, estas la kvalifika propagando, direktata al la profesiuloj pri instruado.

 

Tio tute ne signifas ke ili tuj konsentos, amos, defendos Esperanton. Kompreneble ne. Ili simple ekscios. Tio tute ne signifas ke ili tuj propagandos Esperanton inter ilia lernantaro kaj instigos ĝin peti por lerni Esperanton. Estus naiveco supozi tion. Do, ni havos tempon baki Esperanto-instruistojn.

 

Aliflanke la simpla propono de Senatano Cristovam Buarque, jam produktis efektojn. Aperis E-kurson en Brazilaj Universitatoj. Liberaj kursoj en lingvaj centroj de la universitatoj. Ne gradiĝaj kursoj, kompreneble. Sed, estas semoj. Estas kvazaŭ varmigo de la maŝinoj. Tiuj efektoj produktataj de la simpla leĝopropono indikas ke se ĝi estos aprobata, Esperanto povas fariĝi por tiuj universitatoj alian plian negocon. Simple. Iom post iom, fakaj privataj lernejoj pri lingvoj, ankaŭ senvualigos tiun novan “negocon”. Sed, ne tuj. Sed, ne rapide, pro la historiaj kialoj raportitaj supren kiuj establigis en Brazilo la anglan kiel “la” dua lingvo por lerni. Ni bezonos multe da tempo, multe da laboro por ke la junuloj interesiĝu pri Esperanto. Tio postulas tempon. La simpla aprobo de la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque ne kapablos ŝanĝi la lingvan scenon en Brazilo en palpebruma daŭro. Tute ne. Pro tio la timo ke ni ne havu sufiĉe da intruistojn, se la leĝopropono aprobiĝos, estas sensenca. Mi ne scias se tiuj kiuj pensas tiel estas pesimistaj aŭ tro optimismaj.

 

La fakto estas ke pro la aprobo de tiu leĝopropono Esperanto venos de la ombro al la lumo. Tiu aprobo fariĝos efikan propagandon ĉe tiuj profesiuloj kiuj formas opiniojn, kiuj formas homojn. Kaj tio estas bonega ŝanco por Esperanto, se ni kapablas rigardi la estontecon.

 

Pro tio ni petas al ĉiuj kiuj komprenis tiun mesaĝon subskribi nian peticion por la aprobo de la leĝoprojekto de Senatano Cristovam Buarque.

 

Subskribu la Peticion

 

 

 

 

Pedro Jacintho Cavalheiro

Kunordiganto de Akademia Kolegio de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto
www.camaradeesperanto.org.br
Delegito de Universala Esperanto-Asocio – UEA, en la urbo San-Paŭlo
www.uea.org

 

Deixar uma resposta

Your email address will not be published. Required fields are marked *