Podcast Em Esperanto

Diversos Podcasts em Esperanto

 

La nudpiedula fakultato

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Podcast | Comments Off on La nudpiedula fakultato

La nudpiedula fakultato

Podcast: DownloadFacila Vento http://facila.org/?p=1578   Mi volas konduki vin en alian mondon.  Mi volas paroli pri 45-jara historio pri amo kun la malriĉuloj, vivantaj per malpli ol dolaro tage. Mi iris al multe-kosta lernejo en Hindujo, kiu preskaŭ mal-helpis min. Mi estis tute pretigita por iĝi instruisto, kuracisto… mi povis elekti. En 1965 mi iris al Biharo, kie en Hindujo regis la plej grava malsatego kaj mi unuafoje vidis malsategon, morton, homojn mortantajn pro malsatego. Tio ŝanĝis mian vivon. Mi revenis hejmen kaj...

leia mais

RV195 (2012.11.03)

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Podcast | Comments Off on RV195 (2012.11.03)

RV195 (2012.11.03)

Podcast: DownloadRadio Verda http://radioverda.com/programoj/2012/11/3/rv195-20121103.html Rigardi bestidojn helpas produktivon Afrika frukto: plej brila vivaĵo Preventi cerbatakon per ĉokolado? Belugo imitas homan voĉon Kajto – Estu vi mem Rigardi bestidojn helpas produktivon Pasigi tempon ĉe la laborejo rigardante fotojn de dolĉaj bestoj povus esti avantaĝe al la firmao. Tion sugestas nova japana esploro. Esploristoj ĉe la Universitato Hiroŝima okazigis serion da testoj por ekscii la influon de kontakto kun amindaj bestoj sur...

leia mais

La magio de “Casablanca”

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Podcast | 1 comentário

La magio de “Casablanca”

Podcast: Downloadhttp://peranto.posterous.com/ En ĉi tiu jaro 2012, la kinoamantoj en la tuta mondo celebras jubileon de ĉefverko de la kinoarto. Antaŭ 70 jaroj spektantoj unuafoje eklarmetis, vidante sur la ekrano, ke aviadilo forflugas portante belan virinon kaj lasante surtere amantan ĉarmulon. En 1942, dum mondmilito furiozis en Eŭropo, Hollywood produktis filmon, kiu markis por ĉiam la kulturon de la 20-a jarcento: “Casablanca”. Ĝis nun, ne eblas resti indiferenta al la magio de tiu ikono de romantiko. La magnetismo de la paro...

leia mais

Reala travivaĵo aŭ sonĝo?

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Podcast | Comments Off on Reala travivaĵo aŭ sonĝo?

Reala travivaĵo aŭ sonĝo?

Podcast: DownloadAŭtuna scenejo: eta stacidomo de urbeto norde de Viĉenca, en nordorienta Italujo inter Verono kaj Venecio, dek kilometrojn malproksime de la domo de miaj gastigantaj parencoj, pli-malpli je la naŭa matene. La malgranda stacidomo troviĝas meze de tutebena kamparo for de iu ajn domo. La ĉielo estas hele griza; aŭdeblas pepado de birdoj kaj, de malproksime, brueto de trafikigata aŭtoŝoseo. La pordoj kaj fenestroj de la stacidometo estas fermitaj kaj la loko estas tute senhoma; ĝin ja vizitadas nur laboristoj je fiksitaj...

leia mais

Pilko el bambuo eksplodigas minojn

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Podcast | Comments Off on Pilko el bambuo eksplodigas minojn

Pilko el bambuo eksplodigas minojn

Podcast: Downloadhttp://peranto.posterous.com/ Elmigrinta afgano disvolvis globon kiu povus solvi la mondskalan problemon pri teraj minoj. Kaj la popecaj kostoj estus nur 40 eŭroj.  Ĝis nun la sendanĝerigo de mino kostis 1200 eŭrojn. La “Mine Kafon” moviĝas per la nura forto de la vento kaj ruliĝante eksplodigas terajn minojn. Sian infanaĝon pasigis Massoud Hassani en Afganistano. La hodiaŭa 29-jarulo plenkreskis en lando en kiu la milito estis reganta faktoro de la civila ordo. Liaj infanaj ludiloj en tio ne prezentis...

leia mais

Korvarmiga kunveno en Prago

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Podcast | Comments Off on Korvarmiga kunveno en Prago

Korvarmiga kunveno en Prago

Podcast: Downloadhttp://peranto.posterous.com/ Mia alvoko en la sonartikolo “Vizitoj al najbaraj ĉefurboj” antaŭ unu monato estis sukcesa. Mi tie ja anoncis mian intencon viziti la urbon Prago ankoraŭ dum decembro. Kaj jen venis pozitiva reago: Kontaktis min s-ro Jiři Patera kiu prizorgas la E-klubon de Prago kaj li invitis min paroli pri la Esperanta Retradio en la festa klubkunveno la 13-an de decembro.   Okazis iom da retpoŝta korespondado por ekscii pri la detaloj kaj por organizi mian restadon, kaj finfine ĉio estis...

leia mais