Esperanto por Lernejaj Klasoj

Escrito por em Dec 17, 2012 em Blog, Cursos | 265 comentários

Esperanto por Lernejaj Klasoj

Esperanto por Lernejaj Klasoj, do Professor Josias Barboza, de Brasília, publicado pela União Planetária e Liga Brasileira de Esperanto.

O conjunto completo é composto pelos volumes 1 e 2 para o aluno e dos correspondentes manuais do professor, além de discos de áudio. O professor tem ainda a seu dispor na internet uma “pasta auxiliar” cujos arquivos podem ser baixados gratuitamente e modificados de acordo com sua conveniência ou usados como estão.

Disponível para venda em : http://belabutiko.esperanto.org.br/index.php/esperanto-por-lernejaj-klasoj-1-libro-de-la-lernanto.html

Al la Esperanto-instruistoj tutmondaj ni prezentas kaj proponas novan instruilaron: Esperanto por Lernejaj Klasoj.

Per plursensaj instrumaterialoj, ni celas samniveligi la instruadon de Esperanto kun tiu de la plej konataj lingvoj, kiu jam dekomence uzas kompetente kaj profesie la cellingvon, per soci-komunika metodaro, anstataŭ struktura, gramatika.

Nia propono provas plenumi la rekomendon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) pri instruado de Esperanto per cellingvaj lerniloj, tutmonda tendenco.

Nia lernopakaĵo agordiĝas ankaŭ kun la rekomendo de Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.

Dek jarojn kovita en la klas-ĉambroj, ĝia laboratorio kaj celo, ĝia rezulto estis paroliga, ludiga, cellingva, negramatikeca metodo, rikolto de longa vojirado de Profesoro Josias Barboza je la instruado de lingvoj en Brazilo kaj en Ĉinujo.

Nia kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj, ĉiu kun ekzercaro kaj son-KD. Krome, la instruisto havas gvidlibron kaj interretan helpan dosierujon kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj. Tiu helpa materialo senpage preneblas.

La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tiu rimedo etosigas la lecionojn per entuziasmiga vigleco, kiu motivigas la lernantojn al definitiva akiro de Esperanto.

La gvidlibro de la instruisto havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilon. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas al la instruisto prepari siajn lecionojn kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-komunika aliro la instruisto ne “instruas”, sed “reĝisoras” la grupan lernadon.

Bone ĝuu vian novan instrulibron! La aŭtoro

3 respostas para “Esperanto por Lernejaj Klasoj”

  1. ‘Esperanto por lernejaj klasoj’ traz o subtítulo ‘paroliga metodo’. De fato, com esse percurso adquiri a base e a fluência em Esperanto. É o material didático que hoje uso com meus alunos, entre outros. Unuvorte: rekomendinda!

    • walker menezes says:

      gostaria muito de fazer o curso de esperanto, porém ate hoje não encontrei um lugar para fazer o curso, não sou muito bom para estudar sozinho preciso de uma pessoa me instruindo. mais sou muito dedicado, gosto muito de aprender idiomas e diferentes formas de comunicação. Gostaria de um retorno.

      obrigado

  2. edson itio says:

    Olá, como vai, estou iniciando e preciso de maiores informações até sobre cursos e livros. Aguarda respostas.
    Dankon.