Facila Vento

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Cursos | 265 comentários

Facila Vento

La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencantoj facilajn tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj.

Facileco: en Facila Vento ni uzas nur vortojn kunmetitajn per 800 radikoj de nia listo, kiu konsistas el aranĝo inter la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto,  la listo Tre Facila de la Revuo Kontakto, kaj la grupo A,B, C de Sten Johansson .  Tiuj estas en preskaŭ ĉiuj lernolibroj.  La komencantoj konos ĉiujn vortojn de niaj tekstoj, kio plialtigos siajn mem-estimojnkaj kuraĝigos ilin plu lerni.

Periodeco: semajne. Eĉ se kun malgranda enhavo. Tiel eĉ la plej forlasema lernanto havu semajnan realvokon al esperanto.

Liverado: per retmesaĝo, tiel la lernanto ne bezonos memori reviziti la paĝon. Facila Vento per retmesaĝo memorigos la lernanton plu lerni esperanton.

Realeco: post la legado de simpligita teksto, Facila Vento invitos la leganton legi la originalon, por lerni novajn vortojn kaj alkutimiĝi kun la normala esperanto.

Utiligado: krom la tekstoj, la revuo portos informojn pri novaj muzikoj, filmetoj, novaĵoj. La ĉefa celo de la projekto estas instigi la legantojn uzi la lingvon kun legantoj de malsamaj landoj, per la rimedoj en la propra paĝo kaj per aliaj sociaj retoj kiel Facebook, Twitter, Orkut, Ipernity, Youtube, Skype, ktp.

 

http://www.facila.org 

Comentários estão fechados.