La nudpiedula fakultato

Escrito por em Dec 16, 2012 em Blog, Podcast | 265 comentários

La nudpiedula fakultato
Play

Facila Vento
http://facila.org/?p=1578

 

Mi volas konduki vin en alian mondon.  Mi volas paroli pri 45-jara historio pri amo kun la malriĉuloj, vivantaj per malpli ol dolaro tage. Mi iris al multe-kosta lernejo en Hindujo, kiu preskaŭ mal-helpis min. Mi estis tute pretigita por iĝi instruisto, kuracisto… mi povis elekti.

En 1965 mi iris al Biharo, kie en Hindujo regis la plej grava malsatego kaj mi unuafoje vidis malsategon, morton, homojn mortantajn pro malsatego. Tio ŝanĝis mian vivon. Mi revenis hejmen kaj diris al mia patrino:”Mi volas loĝi kaj labori en vilaĝo.” Mia patrino preskaŭ svenis.

“Kio?” La tuta mondo genuiĝas antaŭ vi, la plej bonaj laboroj por elekti laŭ via volo kaj vi volas iri labori en vilaĝo? Ĉu vi fartas malbone?”

Mi diris: “Ne, mi ricevis la plej bonan edukon. Ĝi pensigis min. Mi volis redoni ion laŭ mia propra maniero.”


“Kion vi volas fari en vilaĝo?” Sen laboro, sen mono, sen sekureco.”

Mi diris: “Mi volas vivi tie kvin jarojn kaj fosi akvo-putojn.”vortaro

“Ĉu fosi akvoputojn dum kvin jaroj? Vi iris al la plej multe-kosta lernejo kaj fakultato en Hindujo, kaj vi volas fosi akvoputojn dum kvin jaroj?” Ŝi longe ne plu parolis kun mi, ĉar ŝi pensis, ke mi forĵetas la esperojn de mia familio.

Sed tiam mi interesiĝis pri la eksterordinaraj scipovoj kaj kapabloj de tiuj tre malriĉaj homoj, pri kio oni neniam aŭdas. Kaj mi ekpensis komenci Nudpiedulan fakultaton, fakultato nur por la malriĉuloj. Mi iris unuan fojon en tiun vilaĝon. La pliaĝuloj venis al mi kaj demandis:

“Ĉu vi forkuris pro la polico?” Mi diris “Ne.”

“Ĉu vi malsukcesis en via studado ?” Mi diris “Ne.”

“Ĉu pro ne-ricevo de bona laboro?”. Mi diris “Ne.”

“Kion vi do faras ĉi tie?” Kial vi estas ĉi tie? La edukado en Hindujo ebligas al vi iri al Parizo, Nov-Delhio aŭ Zuriko. Kion vi faras en ĉi tiu vilaĝo? Ĉu misiris al vi io, kion vi ne volas diri al ni?”

Mi diris “Ne, mi vere volas komenci fakultaton nur por malriĉuloj. Kion malriĉuloj konsiderus grava, tio estus studata en la fakultato.”

Tial la plej aĝuloj donis min ege bonan kaj profundajn konsilojn. Ili diris: “Ni petas, ne venigu iun kun certigilo en vian fakultaton.”

Ĝi do estas la sola fakultato en Hindujo, kie oni kun doktora estus ne akceptita. Vi devas esti strangulo aŭ elĵetito por veni al nia fakultato. Vi devas labori per viaj manoj. Vi montru, ke vi havas kapablon, kiun vi povas doni al lakomunumo, kaj kiu donas servon al la komunumo.

Ni do komencis la Nudpiedulan Fakultaton. La fakultato funkcias laŭ la vivo-maniero kaj labor-maniero de Mahatmo Gandhi. Oni manĝas surplanke, dormas surplanke, laboras surplanke. Oni povas resti ĉe mi dum 20 jaroj, aŭ foriri morgaŭ. Neniu povas gajni pli ol 100 dolarojn monate. Kiu volas monon, ne venu al Nudpiedula Fakultato. Sed se oni venas por la laboro, oni venu al Nudpiedula Fakultato.

Tio estas, kie ni deziras, ke oni kreu kaj elprovu ideojn. Kian ajn ideon oni havas, oni venu elprovi ĝin. Ne gravas malsukcesi. Batata, oni rekomencas. Ĝi estas la sola fakultato, kie la instruisto estas la lernanto kaj la lernanto estas la instruisto. Ĝi estas la sola fakultato, kie ni ne donas certigilon. Oni ne bezonas paperon pendigotan sur la muron por montri, ke oni estas kapabla.

Kiam mi diris tion, ili diris: “Montru al ni, ke tio eblas. Kion vi faros? Ĉio ĉi estas nur parolado, se vi ne povas vere montri ĝin.”. Ni konstruis la unuan Nudpiedulan Fakultaton en 1986. Ĝi estas konstruita de 12 nudpiedajarkitektoj, kiuj scipovas nek legi nek skribi. Ĝi kostis 16 dolarojn por kvadrat-metro. 150 homoj loĝis tie kaj laboris tie.

Ĝi estas la sola fakultato, kiu plene funkcias per suno-energio. La tuta energio venas de la suno. 45-kilovataj paneloj sur la tegmento.

Ĉio funkcios per la suno en la venontaj 25 jaroj. Dum la suno brilas, ni ne havos problemon pri energio. Sed belas, ke ĝi estas instalita de pastro, hindua pastro, kiu havis nur ok jarojn da baza eduko – kiu neniam plu studis, neniam iris al fakultato. Li scias certe pli pri sunenergio ol iu ajn en la mondo.

Mi resumos dirante, ke mi pensas, ke ne necesas serĉi malproksime por solvoj. Serĉu solvojn proksime. Aŭskultu al homoj. Ili havas la solvojn por vi. Ili troveblas ĉie en la mondo. Eĉ ne necesas maltrankviliĝi.

Ne aŭskultu al la Monda Banko, aŭskultu al homoj en la praktiko. Ili havas ĉiujn solvojn de la mondo.

Mi finos per parolado de Mahatmo Gandhi: “Unue oni preterlasas vin, sekve ili mokas vin, sekve ili kontraŭbatalas vin, kaj tiam vi venkas.”

Comentários estão fechados.